1
Genezo 17:1
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
Харьцуулах
Genezo 17:1 г судлах
2
Genezo 17:5
Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
Genezo 17:5 г судлах
3
Genezo 17:7
Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
Genezo 17:7 г судлах
4
Genezo 17:4
Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
Genezo 17:4 г судлах
5
Genezo 17:19
Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
Genezo 17:19 г судлах
6
Genezo 17:8
Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Genezo 17:8 г судлах
7
Genezo 17:17
Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
Genezo 17:17 г судлах
8
Genezo 17:15
Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.
Genezo 17:15 г судлах
9
Genezo 17:11
Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.
Genezo 17:11 г судлах
10
Genezo 17:21
Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro.
Genezo 17:21 г судлах
11
Genezo 17:12-13
Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. Cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.
Genezo 17:12-13 г судлах
Нүүр хуудас
Библи
Тѳлѳвлѳгѳѳнүүд
Бичлэгүүд