1
Luko 6:38
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
Lee anya n'etiti ihe abụọ
Nyochaa Luko 6:38
2
Luko 6:45
Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo.
Nyochaa Luko 6:45
3
Luko 6:35
Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.
Nyochaa Luko 6:35
4
Luko 6:36
Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.
Nyochaa Luko 6:36
5
Luko 6:37
Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj
Nyochaa Luko 6:37
6
Luko 6:27-28
Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
Nyochaa Luko 6:27-28
7
Luko 6:31
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same.
Nyochaa Luko 6:31
8
Luko 6:29-30
Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin.
Nyochaa Luko 6:29-30
9
Luko 6:43
Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.
Nyochaa Luko 6:43
10
Luko 6:44
Ĉar ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Ĉar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
Nyochaa Luko 6:44
Ulo
Akwụkwọ Nsọ
Atụmatụ
Vidiyo