1
Luko 10:19
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
Lee anya n'etiti ihe abụọ
Nyochaa Luko 10:19
2
Luko 10:41-42
Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.
Nyochaa Luko 10:41-42
3
Luko 10:27
Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
Nyochaa Luko 10:27
4
Luko 10:2
Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
Nyochaa Luko 10:2
5
Luko 10:36-37
Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.
Nyochaa Luko 10:36-37
6
Luko 10:3
Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj.
Nyochaa Luko 10:3
Ulo
Akwụkwọ Nsọ
Atụmatụ
Vidiyo