Eliro 16
16
1Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato. 4Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. 5Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage. 6Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni? 8Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo. 9Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon. 10Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio. 13Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro. 14Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero. 15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi. 16Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo. 17Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. 18Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi. 19Kaj Moseo diris al ili: Neniu restigu iom el ĝi ĝis la mateno. 20Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el ĝi ĝis la mateno; kaj aperis en ĝi vermoj, kaj ĝi malbonodoriĝis; kaj Moseo ekkoleris ilin. 21Ili kolektadis ĝin ĉiumatene, ĉiu tiom, kiom li bezonis por manĝi; kaj kiam la suno fariĝis pli varma, tio fandiĝadis. 22Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por ĉiu; kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo. 23Kaj li diris al ili: Jen estas, kion diris la Eternulo: ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaŭ; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed ĉion superfluan formetu, por ke ĝi estu konservata ĝis la mateno. 24Kaj ili formetis ĝin ĝis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj ĝi ne malbonodoriĝis, kaj vermoj ne aperis en ĝi. 25Kaj Moseo diris: Manĝu ĝin hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas sabato de la Eternulo; hodiaŭ vi ne trovos ĝin sur la kampo. 26Dum ses tagoj kolektu ĝin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago ĝi ne troviĝos. 27En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon? 29Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu ĉiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago. 30Kaj la popolo ripozis en la sepa tago. 31Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo. 32Kaj Moseo diris: Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Plenigu per ĝi omeron, ke ĝi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta. 33Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu ĝin antaŭ la Eternulo, por ke ĝi estu konservata en viaj generacioj. 34Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi. 35Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana. 36Kaj omero estas dekono de efo.
Currently Selected:
Eliro 16: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.