YouVersion Logo
Search Icon

Zeĥarja 12

12
1Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael.
Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li: 2Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata. 3En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero. 4En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco. 5Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank' al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. 6En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem. 7Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo. 8En tiu tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili. 9En tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon. 10Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito. 11En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon. 12Ploros la lando, ĉiu familio aparte: la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 13la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la Ŝimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 14ĉiuj ceteraj familioj ĉiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Currently Selected:

Zeĥarja 12: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

Video for Zeĥarja 12