Levidoj 10
10
1Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŠla Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2Tiam eliris fajro el antaŠla Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŠla Eternulo. 3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŠla tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis. 4Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo. 6Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŠla vortoj de Moseo.
8Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 10Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo; 11kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
12Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo. 13Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi. 14Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj. 15La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŠla Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.
16Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriÄťis, ke Äťi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraĹ Eleazar kaj kontraĹ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris: 17Kial vi ne manÄťis la pekoferon sur loko sankta? Äťi estas ja plejsanktaĵo, kaj Äťi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaĹ la Eternulo. 18Jen Äťia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manÄťi Äťin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi. 19Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaĹ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaĹ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manÄťus hodiaĹ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo? 20Kaj Moseo tion aĹdis, kaj tio plaĉis al li.
Currently Selected:
Levidoj 10: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.