Hoŝea 8
8
1Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo. 2Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin. 3Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos. 4Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin. 5Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi? 6Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario. 7Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos. 8Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo. 9Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn. 10Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj. 11Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj. 12Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon. 13La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon. 14Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.
Currently Selected:
Hoŝea 8: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.