Predikanto 9
9
1Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion, ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. 2Al ĉiuj estas la sama sorto: al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron. 3Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj. 4Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. 5Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita. 6Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno.
7Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn. 8En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo. 9Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno. 10Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.
11Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas. 12Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite.
13Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda: 14estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis; venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi grandajn sieĝajn fortikaĵojn; 15sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon. 16Kaj mi diris: Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj.
17La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj. 18Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
Currently Selected:
Predikanto 9: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.