1
Marko 14:36
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.
Palyginti
Naršyti Marko 14:36
2
Marko 14:38
Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
Naršyti Marko 14:38
3
Marko 14:9
Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
Naršyti Marko 14:9
4
Marko 14:34
Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu.
Naršyti Marko 14:34
5
Marko 14:22
Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo.
Naršyti Marko 14:22
6
Marko 14:23-24
Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi. Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.
Naršyti Marko 14:23-24
7
Marko 14:27
Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros.
Naršyti Marko 14:27
8
Marko 14:42
Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
Naršyti Marko 14:42
9
Marko 14:30
Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
Naršyti Marko 14:30
Pradžia
Biblija
Planai
Vaizdo įrašai