1
Mateo 27:46
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
Palyginti
Naršyti Mateo 27:46
2
Mateo 27:51-52
Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis
Naršyti Mateo 27:51-52
3
Mateo 27:50
Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton.
Naršyti Mateo 27:50
4
Mateo 27:54
Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.
Naršyti Mateo 27:54
5
Mateo 27:45
Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
Naršyti Mateo 27:45
6
Mateo 27:22-23
Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita. Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita.
Naršyti Mateo 27:22-23
Pradžia
Biblija
Planai
Vaizdo įrašai