Ester 9:20-22

Ester 9:20-22 ESP

Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj, ke ili akceptu por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon, kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.