1
Apokalipso 2:4
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
Összehasonlít
Fedezd fel: Apokalipso 2:4
2
Apokalipso 2:5
Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos.
Fedezd fel: Apokalipso 2:5
3
Apokalipso 2:10
Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
Fedezd fel: Apokalipso 2:10
4
Apokalipso 2:7
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
Fedezd fel: Apokalipso 2:7
5
Apokalipso 2:2
Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj
Fedezd fel: Apokalipso 2:2
6
Apokalipso 2:3
kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis.
Fedezd fel: Apokalipso 2:3
7
Apokalipso 2:17
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
Fedezd fel: Apokalipso 2:17
Kezdőoldal
Biblia
Olvasótervek
Videók