1
Marko 13:13
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
Compare
Explore Marko 13:13
2
Marko 13:33
Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.
Explore Marko 13:33
3
Marko 13:11
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
Explore Marko 13:11
4
Marko 13:31
La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
Explore Marko 13:31
5
Marko 13:32
Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
Explore Marko 13:32
6
Marko 13:7
Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
Explore Marko 13:7
7
Marko 13:35-37
vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.
Explore Marko 13:35-37
8
Marko 13:8
Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
Explore Marko 13:8
9
Marko 13:10
Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
Explore Marko 13:10
10
Marko 13:6
Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
Explore Marko 13:6
11
Marko 13:9
Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
Explore Marko 13:9
12
Marko 13:22
ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
Explore Marko 13:22
13
Marko 13:24-25
Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.
Explore Marko 13:24-25
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos