Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.