1
1 Johano 2:15-16
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.
Compare
Explore 1 Johano 2:15-16
2
1 Johano 2:17
Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
Explore 1 Johano 2:17
3
1 Johano 2:6
kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
Explore 1 Johano 2:6
4
1 Johano 2:1
Infanetoj miaj, ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan
Explore 1 Johano 2:1
5
1 Johano 2:4
Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li
Explore 1 Johano 2:4
6
1 Johano 2:3
Kaj per ĉi tio ni scias, ke ni konas lin: se ni observas liajn ordonojn.
Explore 1 Johano 2:3
7
1 Johano 2:9
Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraŭ ĝis nun.
Explore 1 Johano 2:9
8
1 Johano 2:22
Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon.
Explore 1 Johano 2:22
9
1 Johano 2:23
Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron.
Explore 1 Johano 2:23
Home
Bible
Plans
Videos