YouVersion Logo
Search Icon

Filipianoj 4:10-20

Filipianoj 4:10-20 ESP

Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo. Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.