Filipianoj 1:14-17
Filipianoj 1:14-17 ESP
kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio. Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.