YouVersion Logo
Search Icon

Filipianoj 2:19-30

Filipianoj 2:19-30 ESP

Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato. Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos, sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ. Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano; ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo. Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo. Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru; ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.