Mateo 28:12-15
Mateo 28:12-15 ESP
Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo. Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.