1
Romanoj 14:17-18
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito. Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
Compare
Explore Romanoj 14:17-18
2
Romanoj 14:8
Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
Explore Romanoj 14:8
3
Romanoj 14:19
Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
Explore Romanoj 14:19
4
Romanoj 14:13
Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
Explore Romanoj 14:13
5
Romanoj 14:11-12
Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, Kaj ĉiu lango gloros Dion. Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.
Explore Romanoj 14:11-12
6
Romanoj 14:1
Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
Explore Romanoj 14:1
7
Romanoj 14:4
Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi.
Explore Romanoj 14:4
Home
Bible
Plans
Videos