1
Apokalipso 21:4
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.
Compare
Explore Apokalipso 21:4
2
Apokalipso 21:5
Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
Explore Apokalipso 21:5
3
Apokalipso 21:3
Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio
Explore Apokalipso 21:3
4
Apokalipso 21:6
Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
Explore Apokalipso 21:6
5
Apokalipso 21:7
La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
Explore Apokalipso 21:7
6
Apokalipso 21:8
Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
Explore Apokalipso 21:8
7
Apokalipso 21:1
Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
Explore Apokalipso 21:1
8
Apokalipso 21:2
Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
Explore Apokalipso 21:2
9
Apokalipso 21:23-24
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido. Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.
Explore Apokalipso 21:23-24
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos