En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio; ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon.