1
Marko 9:23
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
Compare
Explore Marko 9:23
2
Marko 9:24
Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
Explore Marko 9:24
3
Marko 9:28-29
Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
Explore Marko 9:28-29
4
Marko 9:50
Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.
Explore Marko 9:50
5
Marko 9:37
Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
Explore Marko 9:37
6
Marko 9:41
Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
Explore Marko 9:41
7
Marko 9:42
Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron.
Explore Marko 9:42
8
Marko 9:47
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan
Explore Marko 9:47
Home
Bible
Plans
Videos