1
Marko 5:34
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
Compare
Explore Marko 5:34
2
Marko 5:25-26
Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis
Explore Marko 5:25-26
3
Marko 5:29
Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
Explore Marko 5:29
4
Marko 5:41
Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.
Explore Marko 5:41
5
Marko 5:35-36
Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.
Explore Marko 5:35-36
6
Marko 5:8-9
Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
Explore Marko 5:8-9
Home
Bible
Plans
Videos