1
Luko 17:19
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.
Compare
Explore Luko 17:19
2
Luko 17:4
Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
Explore Luko 17:4
3
Luko 17:15-16
Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
Explore Luko 17:15-16
4
Luko 17:3
Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
Explore Luko 17:3
5
Luko 17:17
Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
Explore Luko 17:17
6
Luko 17:6
Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.
Explore Luko 17:6
7
Luko 17:33
Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva.
Explore Luko 17:33
8
Luko 17:1-2
Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.
Explore Luko 17:1-2
9
Luko 17:26-27
Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn.
Explore Luko 17:26-27
Home
Bible
Plans
Videos