1
Jakobo 1:2-3
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn, sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
Compare
Explore Jakobo 1:2-3
2
Jakobo 1:5
Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
Explore Jakobo 1:5
3
Jakobo 1:19
Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri
Explore Jakobo 1:19
4
Jakobo 1:4
Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
Explore Jakobo 1:4
5
Jakobo 1:22
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
Explore Jakobo 1:22
6
Jakobo 1:12
Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
Explore Jakobo 1:12
7
Jakobo 1:17
Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.
Explore Jakobo 1:17
8
Jakobo 1:23-24
Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
Explore Jakobo 1:23-24
9
Jakobo 1:27
Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.
Explore Jakobo 1:27
10
Jakobo 1:13-14
Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun; sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
Explore Jakobo 1:13-14
11
Jakobo 1:9
Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco
Explore Jakobo 1:9
Home
Bible
Plans
Videos