Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio. Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn.