1
1 Johano 4:18
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo.
Compare
Explore 1 Johano 4:18
2
1 Johano 4:4
Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo.
Explore 1 Johano 4:4
3
1 Johano 4:19
Ni amas, ĉar Li unue nin amis.
Explore 1 Johano 4:19
4
1 Johano 4:7
Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.
Explore 1 Johano 4:7
5
1 Johano 4:8
Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
Explore 1 Johano 4:8
6
1 Johano 4:10
Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
Explore 1 Johano 4:10
7
1 Johano 4:11
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.
Explore 1 Johano 4:11
8
1 Johano 4:9
Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.
Explore 1 Johano 4:9
9
1 Johano 4:20
Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton — tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.
Explore 1 Johano 4:20
10
1 Johano 4:15
En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
Explore 1 Johano 4:15
11
1 Johano 4:21
Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.
Explore 1 Johano 4:21
12
1 Johano 4:1-2
Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio
Explore 1 Johano 4:1-2
13
1 Johano 4:3
kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo.
Explore 1 Johano 4:3
Home
Bible
Plans
Videos